Avalon

Avalono (Originale: Avalon) estas tre bela kaj ĉarma gastejo, plena je confortaj dormĉambroj kaj justaj prezoj en la fervoja vilaĝo. Kaj jen la plej grava detalo: Tie vi estos akceptita en Esperanto!

OLYMPUS DIGITAL CAMERA

Paranapiakabo estas nature ĉirkaŭita de la nebulo, la matena suno kutime palaperas malantaŭ tiu magia estoso. Pro la angla historio de tiu domego kaj tiu mirinda nebulo, kiuj memorigas nin pri la legendoj de la Reĝo Arturo, la posedanto de tiu hostelo nomis ĝin Avalono.

Avalon estas mita insulo en la Irlanda maro, kie en la kelta mitologio batalmortintaj reĝoj kaj herooj loĝas kaj kie loĝas druidoj kiuj povas kuraci vundojn. La insulo, en la mitologio, situas tuj post la horizonto. En la Reĝo Arturo-legendo ĉi tie la vundoj de reĝo Arturo, ricevita dum la batalo de Camlan (kontraŭ lia filo Mordred), estas prizorgataj de la feino Morgen.

La rakonto estas ke tri misteraj virinoj portis la morte vunditan Arturon per nigra ŝipo al Avalon. Laŭ la legendo Arturo iam revenos el Avalon por komandi la subpremitan keltan popolon kontraŭ la Anglosaksoj. Laŭ certa versio de la legendo la glavo Excalibur estis forĝita en Avalon. Tradicie Avalon estas egalrajtigita al Glastonbury (en la angla Somerset), kie situus la tombo de Arturo.

 

Lokita centre de la vilaĝo la hostelo estaras proksime da pluraj restoracioj, kafeterioj kaj drikejoj, muzeoj, turismaj vizitindaĵoj, trajnstacidomo kaj aliaj lokoj.

Krom la altnivela gastigado la hostelo Avalono ofertas:

  • Bongustan Matenmanĝon inkudita en la kostoj de la tranokto
  • Vastajn kaj konfortajn ĉambrojn ekipitaj kun varmigiloj
  • Salonon kun fajrejo, televido kaj DVD aparato
  • Kuirejon uzeblan de la gastoj

OLYMPUS DIGITAL CAMERA OLYMPUS DIGITAL CAMERA OLYMPUS DIGITAL CAMERA OLYMPUS DIGITAL CAMERA OLYMPUS DIGITAL CAMERA OLYMPUS DIGITAL CAMERA OLYMPUS DIGITAL CAMERA OLYMPUS DIGITAL CAMERA OLYMPUS DIGITAL CAMERA OLYMPUS DIGITAL CAMERA OLYMPUS DIGITAL CAMERA OLYMPUS DIGITAL CAMERA


Vizitu Paranapiakabon! Profitu la oportunon koni tiajn belajn lokojn.

Kontaktu Avalonon:
Oficiala retpaĝo: http://www.pousadaavalon.com.br
Retadreso: reserva@pousadaavalon.com.br aŭ klaku sur la butono “kontaktu nin“.